Ludu

La 1100-a E_elsendo el la 14.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna marda elsendo enhavas la 115-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj informas pri stipendioj por poldevenaj studantoj en Pollando, pri la unia bierproduktado kaj pri speciala leciono de Auschwitz-muzeo dediĉita al la deportitaj tien infanoj. Sekvas mallonga kronvirusa kroniko. Nia sciencbultena temo estas dediĉita al danaj esploroj pri dependeco inter trafikbruo kaj demenco. Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Bona persono” el la albumo „Fulmerford – i.d.c. (inicialoj dc)” eldonita de Vinilkomso. Nia interreta programakompana foto ilustras la informon pri la unia bierproduktado. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.