Ĉirkaŭ 30 korusoj el 18 landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko prezentiĝos – laŭ la nunaj informoj – dum la jubilea 40-a Internacia Festivalo de Kirka Muziko „Hajnówka 2021”. Ĝi estas planita por la periodo 21-26 septembro 2021 en Bjalistoko. Origine la festivalo okazis en Hajnówka, kaj tiu nomo konserviĝas ĝis nun en ĝia titolo malgraŭ tio, ke de dek kelkaj jaroj ĝi okazas en Bjalistoko. En Hajnówka mem tamen okazas alia internacia Festivalo „Hajnówka-tagoj de la kirka muziko”, aŭspiciata de Pola Aŭtonoma Ortodoksa Eklezio. Ĝi ankaŭ okazos en septembro. La Internacian Festivalon inaŭguros la 21-an de septembro koncerto „Muzikaj Perloj de la Ortodoksa Ekzezio”. Dum 4 pliaj tagoj okazos priaŭskultoj de la korusoj partoprenantaj la konkurson. Ili rivalos en kvin kategorioj: korusoj paroĥaj, korusoj amatoraj-laikaj, infanaj-junularaj, korusoj de muzikaj altlernejoj kaj korusoj profesiaj. La festivalon akompanos koncertoj en aliaj urboj kaj loĝlokoj, i.a. en Varsovio, Legionowo, Lusławice. La festivalon partoprenas personoj diverskonfesiaj, kiujn unuigas la universaleco de la kirka muziko. Ĝis nun la eventon partoprenis 904 korusoj el 41 landoj kun 30 mil plenumantoj el kvin kontinentoj sub la gvido de 630 muzikdirektistoj. En la ĵurio de la festivala konkurso laboris 66 ekspertoj.

El la elsendo 20.08.2021. Lagas Maciek – 1′ 47″