Ludu

La 1092-a E_elsendo el la 17.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Lastsabate ni eksciis pri la forpaso de la elstara hunagara esperantisto, Georgo Nanovfszky. Ni citas la Gazetaran Komunikon de UEA, sed krome el nia arkivo ni memorigas iun el niaj interparoloj kun Georgo Nanovfszky registritan dum la UK en Gotenburgo en 2003, kiam li estis la ambasadoro de Hungario en Singapuro. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri situacio en Afganlando, pri la pola scienca reta biblioteko Academica kaj pri la starpunkto de la nova pola Pledanto de la Civitanaj Rajtoj pri deviga vakcinado. Sekvas nia mallonga kronvirusa kroniko. La scienctema bulteno estas dediĉita al la ŝtalfirma araneaĵo produktita de…… bakterioj. Muzike akompanas nin fragmente „Ni artas parolante” de Daniel Haddad el la albumo „Esperanto music”. Nia interreta foto rilatas al la sciencbultena temo prezentante tamen naturan, veran araneaĵon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.