Ludu

La 1089-a E_elsendo el la 06.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

La hodiaŭan felietonon ni dediĉas al polo, pioniro de inventaĵoj ligitaj kun la subakva navigada kaj aviado, Stanisław Drzewiecki. La komencaj kulturtemaj informoj koncernas la julian Internacian Muzikan Festivalon Sopot Classic kaj jen finiĝantan festivalon, sed daŭrantajn orgenkoncertojn en la nordorienta Pollando, i.a. Bjalistoko. Du fojojn ni referencas al VK 2. Prezentante raporton de Giridhar Rao pri E-movado en Barato, el la kongresa Tago dediĉita al E-movado en Azio kaj Oceano, prezentante fragmente la plej novan kanton de Kajto el ĝia kongresa koncerto „Mia kor’ estas birdo”. En la fino ni proponas Leterkestan renkontiĝon. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la heroon de nia felietono kun unu el liaj pioniraj subakvaj ŝipoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estoss aŭdebla post la 10-a de aŭgusto en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.