La Mazovia Muzeo en Płock (en la regiono Mazowsze – Mazovio) jam en 2006 alprenis decidon pri vastigo de sia agado kaj establo de konstanta ekspozicio dediĉita al art deco. Sub la titolo „La arto de la intermilita jardudeko – art deco” ĝi estos inaŭgurita la 4-an de septembro kaj konsistigos la plej grandan en Pollando ekspozicion dediĉitan al la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. La evento okazos kadre de la solenaĵoj ligitaj kun la 100-jariĝo de la muzeo. La ekspozicio mem okupas du etaĝojn sur la areo de pli ol mil kvadrataj metroj en speciale restaŭrita brikdomo. Ĝi troviĝas apud la ĉefa sidejo de la muzeo konata pro la plej granda kolekto de la secesia arto en Pollando kaj de la artfluo „Juna Pollando”. La Muzeo en Płock kreiĝis en 1821 laŭ la iniciato de la Scienca Societo de Płock. Ekde 1963 kiel Mazovia Muzeo ĝi estas opiniata la plej malnova publika muzeo en Pollando. Aktuale ĝia tuta kolekto, inkluzive etnologiajn kaj popolartajn branĉojn de Mazovio kaj la Fora Oriento enhavas ĉirkaŭ 100 mil eksponaĵojn.

El la elsendo 28.08.2021. Legas Milada -1′ 42″