Ludu

La 1087-a E_elsendo el la 30.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La komenca kulturkronika rubriko informas pri la daŭranta en Gdansko Bazaro de s-ta Dominiko kaj pri la finiĝintaj eliminadoj por la nunjara Internacia Chopin-konkurso. En la sekvanta E-komunuma segmento ni sciigas pri la nova redaktoro de „Kontakto”, Paweł Fischer-Kotowski ĵus elektita de TEJO. Kiel sondokumento el la 2-a VK audiĝas fragmento de la programero „TEJO raportas”, en kiu du junularaj volontuloj el la CO en Roterdamo raportetas pri sia laboro informante, ke nun TEJO serĉas novajn volontulojn. En la fina Leterkesto ni enrigardas aktualajn korespondaĵojn de aŭskultantoj kaj denove referencas al la renkontiĝo dum la virtuala Movada Foiro. En la elsendo aŭdiĝas fragmente “Homura” de la duopo Dudekses, kiu gajnis la unuan premion pro la Esperanto-versio de la kanto en la talento-konkurso Mondovizio 2021. La akompana interreta foto prezentas scenon el la daŭranta Bazaro de s-ta Dominiko en Gdansko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estos aŭdebla post la 10-a de aŭgusto en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.