Ludu

La 1086-a E_elsendo el la 27.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni proponas kelkajn sonscenojn el la Fermo de la 2-a VK. La unua koncernas la prezenton de la novaj Diplomitoj de UEA pro la movada kaj arta E-agado, la alia rilatas al la speciala mesaĝo direktita de la nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, Marco Lucchesi brazila verkisto, esperantisto kaj profesoro de la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, prezidanto de la Brazila Belarta Akademio. En tiu retrorigarda sondokumento aŭdiĝas fragmente la kanzono „La lasta rozo” omaĝe al la forpasintaj dum la lasta jaro esperantistoj kaj la kanzono de Eterne Rima, distingita per Diplomo pro Elstara Arta E-agado. Komence, lige kun la eniro en la 135-an ekzistojaron de Esperanto, kun niaj salutoj aŭdiĝas la kanzono „Solvita demando” de Sepa kaj Asorti. Sekvas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵoj pri la deziro de bone enspezantaj poloj labori post atingo de emerita aĝo kaj pri Woolaroo aganta favore al indiĝenaj lingvoj. Nia sciencbultena informo koncernas malkovron de novspeca ekologia plasto fare de ĉinaj sciencistoj. La akompana interreta foto rilatas al ĉi tiu temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estos aŭdebla – post la 10-a de aŭgusto 2021 en jutubo ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.