Ludu

La 1082-a E_elsendo el la 13.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La Virtuala Kongreso, VK-2 proksimiĝas. En tiu kunteksto ni gastigas antaŭ nia mikrofono la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia parolante kaj informante pri la kongreso kaj ties unuopaj programeroj, pri la daŭra aliĝebleco pere de https://vk.esperanto.net/. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la pola Our Future Foundation, al 60 procentoj de poloj engaĝitaj al socia helpo. Aldoniĝas aktuala kronvirusa kroniko. Nia sciencbultena informo rilatas al Einstein-teleskopo por esplori gravitajn ondojn. Muzike akompanas nin Asorti per la kanzono „Rideto de la Somero” el la KD „Lernejaj amikoj”. La akompana interreta foto ligas al nia sciencbultena temo pri Einstein-teleskopo esploronta gravitajn ondojn. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo (kaj kelkaj pli fruaj) estos aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.