Ludu

La 1080-a E_elsendo el la 06.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas interparolon el nia arkivo de antaŭ 10 jaroj kun profesoro Tsvi Sadan. Ĝi koncernas lian AIS-kurson dum la Kopenhaga UK pri la temo „La reviviĝo de la hebrea sen mitoj”. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la kreskanta nombro de legale estadantaj en Pollando ukrainanoj, al la planoj krei novajn atrakciaĵojn en la urbo Wolsztyn konata al fervojamantoj. La scienca temo traktas la laborojn de usonaj sciencitoj pri enplantaĵo rekonanta en la cerbo doloron kaj foriganta ĝin. Nia programakompana foto el la reto rilatas al ĉi tiu temo. Ni memorigas, ke ĝis la 10-a de julio al la adreso ghemelajurboj@sina.cn eblas sendi gratulojn por la evento: la 2-a Liaoling-a Recitado de E-poemoj. Ni proponas krome fragmenton de la kanzono „Diru al mi la veron” el la bita albumo de Vinilkosmo „Marta kaj JoMo kantas Mayoma-n”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.