Ludu

La 1079-a E_elsendo el la 02.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna vendreda felietono estas dediĉita al koninda polo, prof-ino Hanna Czeczott, renoma pola paleobotanikisto. La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj informas pri la atribuita ĵus premio Lumo de Memoro kaj pri dokumenta filmo pri geedzoj Żabiński, savantaj dummilite judojn en la varsovia Zoo-ĝardeno prezentita dum unu tago en 500 usonaj kinejoj. Ni krome informas pri interesa ekspozicio rilata al plantoj kaj bestoj en la varsovia Wilanów. El la E-komunuma segmento de nia elsendo eblas ekscii pri la nunjara NITOBE-simpozio kaj pri preparata ankaŭ virtuale IKUE-kongreso. Hodiaŭ ni proponas muzike fragmenton de tre plaĉa kanzono de Krysztof Daletski „Gardi la revon”. La interreta foto prezentas la kreskantan en Turkio latiron, kiu portas la nomon de la pola sciencistino, pri kiu ni felietonis – Lathyrus czeczottianus Bassler. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.