Ĝis la 15-a de aŭgusto la Silezia Muzeo en Katowice prezentas pli ol 100 eksponaĵojn ligitajn kun la plej malnovaj grafikaj teknikoj aplikataj en la popola religia lignogravurado. Troviĝas en ĝi ne sole lignogravuraĵoj, sed ankaŭ uzataj por ili lignostampoj el la 18-a, 19-a kaj el la komenco de la 20-a jarcentoj. Plej ofte ili estis farataj el pomuja, piruja, ĉerizuja, tilia kaj alna ligno.
La lignogravuraĵoj populariĝis en Pollando jam lime de la 15-a kaj la 16-a jarcentoj. Ili estis aplikataj kiel libroilustraĵoj, por la produktado/ornamado de murteksaĵoj en la biendomoj, preĝejoj, kapeletoj. La popola religitema lignogravurado floris unuavice ĉirkaŭ grandaj kultolokoj kiel Częstochowa, Krakovo, Wilno, Kalwaria Zebrzydowska, Kalwaria Pacławska. Ĝi disvolviĝis ankaŭ en malgrandaj kultolokoj. La religiaj bildoj produktataj laŭ la lingvogravura tekniko estis obligataj, do malmultekostaj kaj dank’ al tio akireblaj por la plej mizeraj pilgrimantoj. Ili bildigadis miraklofaran Madonon, Kriston kaj scenojn el lia vivo, sanktulojn. Por pilgrimantoj ili havis ne sole religian valoron, sed ankaŭ praktikan. Religiajn lignogravuraĵojn oni traktis kiel garantion pri garda protekto de domoj kaj hejmanoj, bonhavaĵo kaj bestoj. La kreantoj de religiaj lignogravuraĵoj kreis grafikaĵojn laŭstile apartajn. Karakterizis ilin la bildoplateco, manko de perspektivo, forte akcentitaj konturoj, simetrio kaj riĉa ornamenhavo. Produktataj permane plej ofte ili estis kolorigataj. La plej grandan interesiĝon pri la religia popolarta lignogravurado oni notis komence de la 20-a jarcento. Oni serĉis tiam konserviĝintajn lignogravuraĵojn kaj lignostampojn, oni klopodis rekrei la popolan lignogravuradon. Tiam kreiĝis la unuaj sciencaj prilaboroj dediĉitaj al ĉi tiu artbraĉo.

El la elsendo 11.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 11″