Profesoro Tokimasa Sekiguchi, populariganto de la pola kulturo en Japanio fariĝis laŭreato de la Premio Transaltlantyk, atribuata de la Libroinstituto por elstara ambasadoro de la pola literaturo eksterlande. Laŭ la klarigoj de la Instituto dank’ al lia nelaciĝebla laboro japanoj ricevis ŝlosilon por kompreni la polan animon kaj Pollandon. La elano, la skalo kaj plurfaceteco de la traduklaboro de la laŭreato – ekde la renesanca Kochanowski tra la 19-jarcenta Mickiewicz ĝis nuntempuloj, kiel Gombrowicz kaj Lem – permesas nomi profesoron Sekiguchi ne nur tradukisto, sed ankaŭ la ambasadoro de la pola literaturo en Japanio.
Kiel deklaris la laŭreato mem „Mi estas japana importanto de la pola kulturo al Japanio, kvanam ne temas pri enspeziga laboro. Disponigante la polan kulturon al japanoj mi pagas dankoŝuldon rilate polajn amikojn, kiuj min edukis kaj klerigis ekde la unua estado en Krakovo en la jaroj 1974-76”. La naskiĝinta en 1951 Tokimasa Sekiguchi en la 70-aj jaroj komencis romanistikajn kaj komparajn studojn en la Tokia Universitato kaj studojn pri la pola filologio en la Jagelona Universitato en Krakovo. En la jaroj 1992-2013 li lekciis la polan kulturon en la Tokia Universitato de Internaciaj Studoj, TUFS kaj ekde 2011 li gvidis tie la polan filologion. En 2013 prof. Tokimasa Sekiguchi iniciatis la serion Klasiko de la Pola Literaturo. Li estas ankaŭ la kunorganizanto de „Forumo Pollando” en Japanio, kiu ligas la esplorantojn de la pola kulturo el diversaj sciencbranĉoj, artistojn kaj reprezentantojn de la pola kolonio en Japanio. En 2008 li inciatis la organizadon – kune kun Internacia Kulturcentro en Krakovo – de migraj seminarioj „Heredaĵo de limregionoj” por diversbranĉaj japanaj esploristoj okupiĝataj pri Pollando kaj la Centra Eŭropo. Profesoro Sekiguchi estas distingita i.a. per la pola diplomo Meritiĝinta por la Pola Kulturo, per diplomo de la ministerio por la eksterlandaj aferoj, per la Oficira Kruco de la Maritordeno de Pola Respubliko, per la Arĝenta Medalo „Meritiĝinta por la Kulturo Gloria Artis”. Lia traduklaboro estis agnoskita per la Literatura Premio de la societo de aŭtoroj kaj kreantoj ZAIKS kaj per la Premio de Chopin-societo pro elstaraj atingaĵoj en la popularigado de la kreado de pola komponisto. Profesoro Sekiguchi tradukis du volumojn de Chopin-korespondaĵoj. Ĝis nun ili aperis nur en la japana kaj franca tradukoj.

El la elsendo 25.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 3′ 16″