La duobla junia-julia numero de la elektronika „Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo tuj pensigis min pri la komenciĝanta feria periodo, kvanam mi ne povas plendi, ĉar sendube la novajn numerojn, la lastajn numerojn de E-gazetoj venintaj elektronike kaj paperpoŝte mi ne sukcesos komplete kunfoliumi hodiaŭ. Tiu ĉi magazino „Ora Ĵurnalo” por kulturo kaj plezuro ekde la komenco kaptis mian atenton. Ne alie estas ĉi-foje. Variaj temoj alternas – rilatante al aferoj svedaj, internaciaj, esperantistaj. Sekvante la svedteman fadenon la unuan lokon okupas la jubileo de la 400-jariĝinta Gotenburgo, kiun datrevenon pro la pandemio oni solenos pompe nur venontjare. Sed jam nun ni ekscias multajn interesajn informojn pri la urbo. Scivolemon tiklas informoj pri diversaj manĝaĵoj, kiuj dum la jarmilo ĝis la 20-a jarcento aperis sur la svedaj tabloj. La gotenburga „magazino por kulturo kaj plezuro” liveras informojn ankaŭ en la kunteksto de esperantista interesiĝo. Kaj tia estas atentigo pri la jutuba intervjuo kun Sten Johansson verkanta kaj svede kaj en Esperanto, tia estas rubriketo pri „falsaj amikoj” por svedaj esperantistoj, kiel „ni/vi”, „semestro/libertempo”. La redakcio instigas krome legantojn el Pollando kaj Litovio skribi pri falsaj amikoj. Kun intereso inter alitemaj kontribuoj mi trovis tiujn ligitajn kun la naturo. Al ili apartenas i.a. raporteto el Gdansko pri viglantaj printempe birdoj, pri vesperaj sonoj de birdoj ĉe la rivero Göta Älv, pri erupto de la konga vulkano, pri afrika savano en Skanio. Sed al ĉiuj niaj aŭskultantoj mi tute aparte rekomendas kaj kun scivolo relegis la eseon de Zofia Banet-Fornal pri kontribuo de Harold Brown al E-teatro. Harald Brown kiel E-aŭtoron, verkiston bone konas aparte varsoviaj esperantistoj, kiuj havis la bonŝancon rigardi spektaklojn de la varsovia teatro „Espero” baze de liaj tekstoj en la aktora plenumo de Jerzy Fornal. La du lastaj numeroj de „La Revuo Orienta” el Japanio ankaŭ liveras al la leganto beletrajn travivaĵojn. En la tria numero temas pri interesa eseo Pri sciencisto kaj artisto, tradukita el la japana fare de Macuki Joŝinobu „Sciencisto kaj artisto”. Per ĝi la tradukinto akiris la unuan premion en la traduka branĉo de Literatura Konkurso 2020. Por proksimigi la temon mi ĉitu el la komenco de ĉi tiu pensiga teksto. „Estas artistoj, kiuj komprenas kaj amas sciencon. Kaj ankaŭ estas multaj sciencistoj, kiuj ĝuas kaj amas arton. Tamen ŝajnas esti artistoj, kiuj vidas sciencon indiferenta aŭ eĉ malamas arton. Kaj estas homoj, kiuj pensas, ke ami arton estas senmorale aŭ honte kiel sciencisto. Aŭ ŝajnas esti puremuloj, kiuj asocias literaturan arton al malmoralo. Ĉu la tero de sciencistoj kaj la mondo de artistoj estas kontraŭstaraj? Tio estas mia delonga demando”. Tiel sian tekston komencis la verkinta ĝin en 1916 Terada Torahiko. Iel ŝajnas al mi, ke en nia epoko, priombrita aldone de pandemio, valorus jen kaj jen halti forkurante de la sieĝata nin hasto por enpensiĝi pri diversaj fenomenoj, nin ĉirkaŭantaj. En la aprila numero aliflanke „La Revuo Oirenta” prezentas en la beletra rubriko la duan premion en la originala branĉo de Lieratura Konkurso 2020. Ĉi-foje aŭtoras ĝin Hori Jasuo kaj la titolo de lia rakonto estas „Renkontiĝo kun infanino Rin en la eksa minejo Aŝio”. Ambaŭ numeroj enhavas tradiciajn rubrikojn, i.a. sinprezetojn de konataj esperantistoj. En la marta numero kun plezuro ni trovas la sinprezenton de nia kolegino, redaktorino Milada Szwedo. Ŝi senĉese kunlaboras kun ni ekde 1975 kaj multaj el niaj aŭskultantoj ŝatas ŝian parolstilon. Do kion Mialada konfesis i.a. al la japana leganto, ni citu: „Ĉu Esperanto kaj mi? Ĉu mi kaj Esperanto? Eble ĉiam homo povas fari pli multe por la ideo, kiu gravas. Eble mi povis pli aktivi por la E-movado? En mia vivo mi donis plej multan atenton al la profesia E-laboro kaj tio daŭras. Kiel skribis Humphery Tonkin: „Zamenhof revis pri mondo de homaranoj-unuopuloj, kiuj estas samtempe parto de kolektivo”. En tiu senco mi estas intime ligita kun Esperanto, mi estas Esperatistino”. Kun granda plezuro mi citas ĉi tiujn vortojn de nia redakcia kolegino. Ne mapli interesa estas la silueto de Miguel Faria de Bastos el Portugalio en la aprila numero de „La Revuo Oriento”. Temas pri la unua parto de lia sinprezento, sed mi trovas jam nun citindaj liajn vortoj. Jen ili ….”iom post iom, (mi) alrigardis Esperanton kiel objekton de homa rajto – pli precize, mi juĝis ĝin aparte konceptenda, nivele de homaraj protektindaj interesoj, kiel rajton je internacia neŭtrala lingvo, enestanta la rajton al la propra gepatra lingvo” – fino de la citaĵo. Jam en majo venis la lasta numero de „Esperantolehti” el Finnlando, en kiun enkondukas la enpensigaj vortoj de Tuomo Grundström pri „Literaturo inter-, sen-, miks-nacia”. La aŭtoro rilatigis sin al la diskuto, kiun spronis la finnalingva eseo „Adiaŭ al la enlanda literaturo”. Por kompreni la rezonadojn de la aŭtoro necesas evidente konscii pri la lingva situacio en Finnlando, en kiu krom la finna funkcias la sveda kaj al la finnlanda literaturo kontribuas ankaŭ aliaj lingvoj kiel la samea kaj ligvoj de novaj kaj „novaj” enmigrantoj. Tuomo Grundström konkludas: „Ni esperantistoj sendube akceptas la ideon, ke la „nocio „enlanda” inkluzivu ĉiujn verkantajn landanojn kaj lingvojn”. Ne mankas E-referenco. La aŭtoro eble ne sole retorike skribas. „Estas verkistoj esperantistaj kontribuintaj al literaturo de siaj hejmlandoj, ankaŭ du- aŭ eĉ trilingve [….]. Ni eldonis nian Kalevala, sed antologiecan kolekton ne. Indus havi tian, eble ne tute ne kiel paperan volumon kun kovriloj, sed retan kolekton de enfinnlanda literatura kreado esperanta kaj esperanten tradukita”. En la kunteksto de libroj ne eblas nerimarki interesan interparolon de Eeva Nikoskelainen kun Jorma Ahomäki, kiun ornamas bela foto pri la vizito de la intervjuantino ĉe Jorma en flegejo. Dum Jorma entuziasme rakontas pri novaj eldonaĵoj de PoMEGo kaj PIV-2020, kiuj atingis lin fizike Eeva Nikoskelainen mencias siajn E-legaĵojn. Fine mi nepre volas konfirmi la ricevon de la lasta „le monde de Esperanto”. Prave atentigas la redaktorino Claude Nourmont, ke „la jaro 2020 en Esperantujo disvolviĝis en ne atendita formo”, sed tio ne malhelpis, ke la numero krom tradicie franclingvaj kontribuoj riĉe bldigu la eventojn el la Bunta Esperantujo. Pri unu el tiuj kontribuoj mi ŝatus atentigi aparte, nome artikolon de Anne Jausions pri la renkontiĝo kun Julia Sigmond dum OSIEK-seminario en Braŝovo, Rumanio en 2014. Tre kortuŝa omaĝo – kiel atentigas Anne -verkita dum kronvirusa epidemio, kies unu el la viktimoj farigis i.a. al Julia.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Barbara – 10′ 52″