Ludu

La 1075-a E_elsendo el la 18.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Stanisława Leszczyńska, malliberigitino de Auschwitz, pola akuŝigistino, dank’ al kiu en ĉi tiu morna loko en la jaroj 1943-45 povis naskiĝi pli ol tri mil infanoj. La komencaj kulturkronikaj informoj estas dediĉitaj al polaj faksimiloj aĉetitaj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; al la 425-jara jubileo de la Gdanska Biblioteko; al la plej malnova juda tombejo en Varsovio ĉe Bródno-kvartalo vizitebla somere. En la E-komunuma segmento ni informas pri la sabata virtuala renkontiĝo de Zamenhof-societo kaj pri lanĉata de Vinilkosmo la dua volumo de „Esperanto subgrunde”. Muzike akompanas nin Kimera per fragmento de la kanzono „Jes, sed verdire ne”. Post la felietono kantas Danuta Alczewska-Klus pri espero eĉ en la plej malfacila tempo; E-vortoj de Andrzej Pettyn. La interreta foto ĉe la programinformo prezentas la heroinon de nia felietono, Stanisława Leszczyńska.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.