Ludu

La 1072-a E_elsendo el la 08.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

La antaŭmikrofona gasto de nia programo estas Yves Nevelsteen kun kiu ni interparolas pri la projekto por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021. En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la kreiĝanta en Pollando Collegium Intermarium, pri ĉiam pli granda socia interesiĝo pri viandaj substituaĵoj. La sciencbultena temo koncernas malkovron, kiu helpas kompreni kaj kontroli la procezon de glaciiĝado. Nur antaŭnelonge estis lanĉita de Vinilkosmo albumo de i.d.c. “Fulmerford”. El ĝi ni fragmente prezentas la kanzonon „Trans la tim”. La priprograman informon akompanas interreta foto kun bukedo da legomoj kiel alternativo por la vianda dieto. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.