Dank’ al kunlaboro de la Ŝtataj Arkivoj kaj la universitato de Opole kreiĝis speciala paĝo lige kun la 800-jariĝo de la Padova Universitato, solenota en 2022 (www.polskiearchiwa.eu). Ĝi enhavas i.a. informojn pri la studintaj tie poloj. La materialoj rilatas unuavice al historiaj objektoj en la Baziliko de s-ta Antonio. Polaj esploristoj memorigas pri la eksterordinara signifo de la itala altlernejo por la pola scienco. Studis en ĝi reprezentantoj de la polaj elitoj de la 16-a kaj el la komenco de la 17-a jarcentoj. Poloj laŭ sia nombro konsisitigas la duan nacian grupon inter la studentoj, kion konfirmas la konserviĝinta nacia registro, en kiu troviĝas la polaj nomoj ekde la fino de la 16-a ĝis la 18-a jarcento. La studoj en Padowo certigis al ili rafinitan kulturon, akiron de filologiaj aŭ medicinaj kompetentoj. Ne ĉiuj revenis al la lando. En la padova baziliko de s-ta Antonio troviĝas i.a. la tomboŝtono de Erazm Kretkowski kun la ĉizita epigramo aŭtorita de elstara pola renesanca poeto Jan Kochanowski. Ĝi konfirmas ne sole la studojn de Kochanowski tie, sed estas taksata kiel lia unua presita verko. Nome ĝi ektroviĝas en la kolekto de tekstoj kopiitaj de sur la padovaj monumentoj eldonita en Bazileo en 1560, do antaŭ ol aperis aliaj presitaj verkoj de la fama pola poeto. Jam ekde la 1607-a jaro en la baziliko troviĝas altaro de la pola nacio, en kies kripto estis sepultataj polaj studentoj. La padova sanktejo estis ankaŭ grava loko por la flegado de la pola nacia konscio, kiam Pollando estis forviŝita de sur la mapo de Eŭropo. Atestas pri tio la kreiĝinta tie fine de la 19-a jarcento  pola kapelo.

El la elsendo 28.05.2021. Legas Gabi – 2′ 14″