Kolekton de antikva arto kun pli ol mil diversaj objektoj el Greklando, Italio, Egiptio kaj Proksima Oriento eblas ekde nun rigardi en la krakova Arsenalo. La trunko de la nova artgalerio de la Nacia Muzeo „Fotoj” devenas el la kolekto de princo Władysław Czartoryski. Temas pri objektoj akiritaj en la 2-a duono de la 19-a jarcento dum parizaj aŭkcioj, de la italaj antikvaĵistoj kaj artperantoj en Egiptio. Kompletigas ĝin eksponaĵoj el la krakova Nacia Muzeo kaj kolekto de grafo Artur Potocki, i.a. romiaj skulptaĵoj kaj basreliefoj. La plej interesa objekto inter la egiptaj arkeologiaĵoj estas la sarkofago kun la mumio de Tachenemti, kiu venis al Krakovo en 1884. Ĝi estis subigita al radiologiaj ekzamenadoj kaj komputila tomografio en la 90-a jaroj de la 20-a jarcento. En la sarkofago troviĝas ĉirkaŭ 20-jaraĝa virino, kies sepulto ne estis tro pompa. Inter la bandaĝoj estis retrovita nur unu amuleto. Al la egiptaj eksponaĵoj apartenas ankaŭ i.a. la mumioj de kato kaj turfalko. Inter aliaj menciindaj eksponaĵoj troviĝas valoraj elfaraĵoj de la etruska arto, korpocindrujoj el la suda Italio kun figurformaj teniloj. Al la eksponaĵoj el la romia epoko kalkulĝas vitraj ujoj, fragmentoj de skulptaĵoj, de sarkofagoj ornamitaj per batalscenoj. Objektoj de la greka arto estas grupigitaj kronologie kaj konsisitas el nigrafiguraj kaj ruĝfiguraj vazoj. La nomo de la galerio „Fontoj” referencas al la signifo de la antikva epoko en la historio de la eŭropa civilizacio.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Barbara – 2′ 06″