Ludu

La 1065-a E_elsendo el la 14.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia felietono pri koninda Pollando estas dediĉita al la antaŭnelonge unusola geoparko el Pollando en Unesko-reto Łuk Mużakowa (Arko de Mużaków). La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas kvar portempajn ekspoziciojn en la varsovia Reĝa Kastelo, novan galerion de Antikva Arto en Krakovo, preparojn de la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno al nova jubileo en 2005. La E-komunumaj informoj rilatas al daŭra ebleco respondi esperantlingve Unesko-enketon pri eduka estonteco http://bit.ly/enketounesko2021 kaj al la nunjara eldono de la traduka konkurso omaĝe al Lucija Borčić (detalaj informoj ĉe hes@hes-keu.hr). Fragmente aŭdiĝas la kanzono Kaŝiri kiel aŭguro de KD „Kvin Jarcentoj” de BaRok Projekto, pri kio informis Flo Martorell. La interreta foto apud la programinformo prezentas eksponaĵon el la nova artgalerio de la antikva arto en Krakovo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.