Ludu

La 1064-a E_elsendo el la 11.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Hodiaŭ denove la ĉefan parton okupas la literatura segmento, en kiu aŭdiĝas la 110-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la eskalo de konflikto en Israelo kontraŭ palestinanoj kaj aligo de la Sanktakruca Geoparko en Pollando al la reto de Unesko. La sciencbultena temo traktas novumajn kontakolensojn. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas alrigardon al la Sanktakurca Geoparko nun en la reto de Unesko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.