Ludu

La 1062-a E_elsendo el la 04.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org

reference al la arkivo ni memorigas la interparolon kun Roman Dobrzyński pri kontaktoj de Pablo Picasso kun Pollando, aparte en la kunteksto de la pentrita de li en Varsovio Sireneto, la simbolo de la pola ĉefurbo. Ĝia rekreita aspekto en la formo de muralo akompanas la hodiaŭan programinformon. La komencaj aktualaĵoj informas pri komuna deklaro de kvin prezidentoj en Varsovio, la 3-an de majo. Krome ni informas pri la planoj de la favorpreza flugkompanio Ryanair kaj pri kreskanta nombro de polaj milionuloj. Ni proponas krome kronvirusan kronikon. La sciencbultena temo traktas eksperimentojn pri provokado de pluvoj. Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto el la plej nova bitalbumo de Vinilkosmo „MArta kaj JOmo kantas MAjoma-n”, Mirejla. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.