Unu el la patronoj de la 2021-a jaro en Pollando estas la reĝo Stefan Batory. Nunjare pasas la 445-a datreveno post kiam, kiel la edzo de Anna Jagiellonka, li fariĝis iure uxoris la reĝo de Pollando. Nunjare pasas ankaŭ la 450-a datreveno post kiam li estis elektita la princo de Transilvanio. Pola Instituto en Budapeŝto responde al la iniciato de du hungaraj organizaĵoj – Societo por Historia Rekonstruo Batory-Bem en Budapeŝto kaj Fondaĵo de Stefan Batory en lia hejmurbo – en sia paĝo instalis specialan subpaĝon dediĉtan al la datrevenoj. Kiel la unuaj estas prezentitaj tri libroj eldonitaj de Societo pri Hungaraj Memoraĵoj en la Mondo. Unu el ili prezentas la plej gravajn artverkojn kaj historiajn objektojn ligitajn kun la figuro de Batory, la alia disponigas kolekton da gazetaraj tekstoj aperintaj en Hungario en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento lige kun la 400-a naskiĝdatreveno de Batory. La tria enhavas la plej gravajn informojn pri la ŝipo „Batory”. La Pola Instituto deklaris sin esti malferma je ĉiuj ideoj rilataj al la solenadoj de la Jaro kaj deklaras sian kunlaboremon kun la organizataj en Hungario ĉi-rilataj kvizoj, konkursoj kaj aliaj eventoj.

El la elsendo 10.04.2021. Legas Maciek – 1′ 27″