Baldaŭ la tuta verkaro de Wisława Szymborska, la pola Nobel-premiitino el 1996 estos deponita en la Monda Arkta Arkivo ĉe Spicbergo. La transdono de la bitigita versio de ŝiaj verkoj okazos la 8-an de aprilo 2021. En la transdonota datumaro troviĝas ĉiuj ŝiaj poeziaj kaj prozaj verkoj, felietonoj kaj leteroj ĝis nun publikigitaj. La Monda Arkta Arkivo estis establita en 2017 fare de la norvega firmao Piql, kiu prilaboris novuman registroteknologion de donitaĵoj sur analoga datumportanto. La misio de la firmao estas protekti gravajn kulturverkojn. Se naciaj arkivejoj detruiĝus sekve de militkonfliktoj kaj elementaj plagoj la plej gravajn verkojn de la homaro eblus reakiri el la spicberga arkivo. Dum la 4-jara ekzisto de la Monda Arkta Arkivo oni disponigis al ĝi donitaĵojn de i.a. Eŭropa Kosma Agentejo, Nacia Muzeo de Norvegio kaj la Vatikana Biblioteko.

El la elsendo 03.04.2021. Legas Maciek – 1′ 13″