Se en iu amaskomunikila konkurso audiĝus la demando pri la unusola virino-diplomato en Moskvo dum la dua mondmilito, ĉu estus facile respondi? Ne? Aŭ pri polino, kiu rifuzis amikiĝi kun la egipta reĝino? Ankaŭ ne? Tiujn demandojn respondas en sia laŭvica felietono Michał Łabenda. Temas pri Natalia Aszkenazy, pola diplomatino, universitata instruistino, ĵurnalistino, kies vivo povas esti preta scenaro pri la malfacila sorto de eksterorinara virino en la mondo de ordinaraj viroj, pri amo, heroeco, granda politiko kaj seniluziiĝoj. Natalia Aszkenazy naskiĝis en Moskvo la 3-an de junio 1915 en la familio de varsovia bankisto David Aszkenazy, kiu klopodis florigi sian komercon en la ĉefurbo de la rusa imperio. Ŝia onklo estis Szymon Aszkenazy, la kreinto de la pola historia lernejo en la Lvova Universitato kaj ankaŭ tre konata juda socia kaj politika aktivulo. Natalia havis krome polajn, ankaŭ rusajn kaj armenajn radikojn. Ŝi kreskis en vere kosmopolita medio, en Moskvo, Varsovio, Romo kaj Parizo. Ŝi lernis en la varsovia Franca Liceo, kaj poste ŝi studis ekonomikon en la Universitato de Ĝenevo. Ŝajnas, ke komence ŝi ne planis ajnan karieron, revante pri senzorga, agrabla geedziĝo kaj estonta komforta vivo. En 1939 ŝi veturis al Usono, kie ŝi eksciis pri la eksplodo de la milito. Natalia tuj engaĝiĝis en laboron en la novjorka oficejo de la Internacia Ruĝa Kruco kaj samtempe ŝi laboris en la pola ambasado kiel aferprezentanto. Post la pola-sovetunia interkonsento pri la diplomataj rilatoj, la t.n. Sikorski-Majski interkonsento, Aszkenazy venis al la pola ambasado en Sovetunio, kiu troviĝis tiam en Kujbiŝev (la hodiaŭa Samara). Ŝi estis la sola virino en la pola diplomataro kaj la sola virino-diplomato en la tuta Sovietunio, sed tio ne igis ŝian laboron pli facila. Natalia Aszkenazy klopodis pri pli ol 1,5 milionoj da polaj liberigitaj el la sovuniaj koncentrajoj, pri la formiĝanta sur la tereno de Sovetunio pola armeo kaj ĝia foriro al Irano, pri miloj da polaj civitanoj, kiujn la sovetunia registaro ekzilis el la okupaciitaj orientaj polaj regionoj, ekzilitaj al la Centra Azio kaj al Siberio. En 1943 germanoj malkaŝis la masakron de Katyń. Tio kaŭzis la interrompon de la polaj-sovetuniaj rilatoj. Ĉiuj polaj diplomatoj inkluzive de Natasza Aszkenazy estis devigitaj forlasi Sovietunion. Ŝi havis ŝancon reveni al laboro en la pola ambasado en Vaŝingtono. Sed tiun ĉi ŝancon malebligis ŝia enamiĝo al Jan Drohojewski, kiu post mallonga diplomatia kariero fariĝis vicministro pri informado en la pola elmigra registaro en Londono. Tuj post kiam ili geedziĝis aperis inter ili la unua interhoma krizo. Drohojewski decidis aliĝi al la pola komunista registaro, Natalia forte kontraŭis la ideon. Ja estis ŝi, kiu en 1943 alparolis la usonan publikon pri la bezono kaj espero rekonstrui en Pollando veran demokration! Finfine, ŝi ne veturis al Pollando, sed iris rekte al Meksiko, kie Drohojewski estis nomumita pola legato. En Meksiko naskiĝis ilia unusola filo Francisco, ofte nomata Panĉo. Tie ŝi aktive partoprenis en multaj kulturaj kaj artaj eventoj. Ŝajnis, ke post multaj jaroj de senhejmeco Natalia trovis sian propran lokon, kiun ŝi ekamis kaj kie ŝi sentis sin amata. En 1950, Jan Drohojewski fariĝis la pola legato en la egipta Kairo. Bedaŭrinde ! Tiam ankoraŭ la diplomatia vivo estis strikta kaj severregula kiel en la 19-a jarcento. La nekontestebla kutimo estis, ke la edzino de ĉiu nova ambasadoro aŭ legato kune kun la edzino de la diplomatidekano vizitas la reĝinon Nariman. Eblus diri, ke tio estis bela kutimo, sed la polaj geedzoj ekfrontis delikatan politikan problemon. La dekano reprezentis la Respublikon Ĉinio. Dume Pola Popola Republiko agnoskis nur Ĉinan Popolan Republikon. En tiu situacio la edzino de la pola diplomato simple ne rajtis paroli kun iu el Tajvano, ŝi ne rajtis lasi la problemon flanke kaj fari komune ĉi tiun oficialan viziton! Natalia rifuzis la protokolan inviton, la reĝino ofendiĝis kaj la polaj diplomatoj devis forlasi Egiption. Jan Drohojewski reiris al Pollando. Natalia planis resti mallongan tempon kun sia filo en Parizo, esperante pri iu nova diplomatia posteno por la edzo. Sed la pola registaro ne permesis al Drohojewski foriri eksterlanden kaj ankaŭ ne enlasis Natalia-n en Pollandon… Natalia Aszkenazy elmigris al la sola amata loko – Meksiko. Tie ŝi laboris sur la kampo de publikaj rilatoj, ŝi subtenis organizojn batalantajn favore al la virinaj rajtoj, ŝi kunlaboris kun UNo-Komisiono por Homaj Rajtoj kaj kun Internacia Kortumo, en lokaj gazetoj ŝi skribis pri socie gravaj problemoj. Natalia Aszkenazy mortis en 1988 vizitante sian filon en Novjorko. La eternan ripozon ŝi trovis en Meksiko, kiu fariĝis ŝia dua patrujo, en la tombejo de la urbeto Cuernavaca.

El la elsendo 30.04.2021. Legas Barbara – 7′ 30″