Al konservistaj laboroj estis subigita la karesma kurteno el la loko Łodygowice en la suda Pollando. Ĝi kreiĝis en la 1832-a jaro en la metiista stablo de pentristo Andrzej Krząstkiewicz kaj servis por kovri la ĉefaltaron de la ligna preĝejo en la Karesma Periodo ekde la 5-a karesma dimanĉo ĝis la Sankta Merkredo. La teksaĵo kun la dimensio de 400 je 400 centimetroj estas la propraĵo de la loka paroĥo de s-taj Apostoloj Simono kaj Judaso Tadeo. La teksaĵo estas pentrita duflanke kaj prezentas unuopajn evangeliajn scenojn ligitajn kun la Pasiono. Aktuale la karesmaj kurtenoj estas tre maloftaj kaj ne plu uzataj. Kelkfoje tamen iliaj unuopaj enkadrigitaj scenoj rolis kiel pentraĵoj kaj tiel ĝis hodiaŭ estas rigardeblaj. La ĵus restaŭrita karesma kurteno el Ładygowice pro sia riĉa ikonografio estas objekto eksterordinara. En la daŭro de la konservistaj laboroj oni ĝin riparis, purigis kaj revenigis al ĝi kolorintensecon. Tio okazis kadre de la unia projekto disponiganta al la publiko objektojn de la Religia Ligna Arkitekturo de la diocezo de Bielsko-Żywiec. La ligna preĝejo el la jaroj 1634-35 estas nun ankaŭ subigita al la konservistaj laboroj. Kune kun kelkaj lignaj sanktejoj de la regiono ĝi formos plurobjektan muzeon.

El la elsendo 03.04.2021. Legas Gabi – 1′  47″