Ludu

La 1060-a E_elsendo el la 27.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

proponas la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz. La intervjuo i.a. memorigas pri la finiĝanta aliĝperiodo al la nunjara eldono de la konkursoj. Komence audiĝas aktualaĵoj pri la uniaj planoj por evoluigi ekologian agrikulturon kaj pri kreskanta nombro de eksterlandanoj celantaj Pollandon. Aŭdiĝas sekve nia kronvirusa kroniko. La scienca temo estas dediĉita al la esploroj pri la sekvoj de izoliĝo de formikoj. Muzike akompanas nin Alejandro Cossavella per fragmento de la kanzono „Libera kant’” el la KD „Hej”. La akompana reta foto ligas al heroo de nia scienca temo – formiko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.