Ludu

La 1058-a E_elsendo el la 20.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

enhavas literaturan segmenton kun la 109-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktulaĵoj ligas al la lastlunda omaĝo en la datreveno de la eksplodo de insurekcio en la varsovia getto kaj al belorusoj en Pollando. En scienca rubriko ni informas pri nova hipotezo, ke ene de la Tero troviĝas la restaĵoj de alia planedo, Theia. Muzike akompanis nin en la elsendo per la fragmento de sia kanzono Ĵele „Duonkore”. La  reta foto ĉe la programinformo referencas al la lastlunda reveno de infanoj al infanvartejoj kaj antaŭlernejoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas signifagrade ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.