Ludu

La 1057-a E_elsendo el la 16.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefa parto de nia hodiaŭa elsendo estas dediĉital al la 104-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. Kadre de ĝi Gregor Markič plenumas la poemon de la kreinto de Esperanto „Ho, mia kor’. Ni prezentas la poemon de Leo Belmont „Enterigo de la Majstro”, ni citas el „Pola Esperantisto” 2012 pri la internacia E-ista kampanjo por starigi Tombomonumenton por la lingvo-kreinto kaj fine ni prezentas la apartan kanzonon de Kjara „Mozaiko”, kiu aperis ĉe Vinilkosmo la 14-an de aprilo. Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la kreiĝanta Muzeo de Wyspiański en Krakovo kaj internacia konkurso por verko pri juda temaro. En la fino de la elsendo ni informas pri Unesko-enketilo plenigenda ankaŭ en Esperanto kaj pri la morgaŭa Malferma Tago. Pri ambaŭ detalojn publikigas GK-oj de UEA. La programinforma foto prezentas portreton de unu el la filoj de Stanisław Wyspiański „Dormanta Staĉjo”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, pliaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.