Ludu

La 1056-a E_elsendo el la 13.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Keyhan Sayadpur, Hamzet Shafiee, Ahmad Mamdoohi, Surush Mohammadzadeh el Irano, kun kiuj ni i.a. interparolas pri la ĵus okazinta 8a virtuala IrEK. La videoregistrajojn pri la unuopaj kongrestagoj troviĝas ĉe la adresoj: https://youtu.be/75UhgXfy4g4, https://youtu.be/7PwY6f1wMto, https://youtu.be/RRM91QzRLLo kaj https://youtu.be/XGODyp1s4AY. La elsendon komencas aktualaĵoj pri novaj polaj persondokumentoj kaj pri kreskanta nombro de retaj vendejoj. Sekvas kronvirusa kroniko. Nia scienca temo estas dediĉita al interesaj rezultoj pri la eksperimento Muon g-2. Muzike akompanas nin Espo Despo per fragmento de la kanzono „Branĉo” el la KD „Espo Bosniumas” de Vinilkosmo. La akompana reta foto rilatas al nia sciencbultena informo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas ankoraŭ ĝisdatigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.