Ludu

La 1053-a E_elsendo el la 03.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia programo aŭdiĝas antaŭtage de la 62-a datreveno de la kreiĝo de la E-Redakcio de Pola Radio, antaŭnelonge ni notis la 10-jariĝon de Pola RetRadio en Esperanto. Tio estas okazo por plurvoĉa renkontĝo redakcia, en kiu kelkaj redakcianoj rilatigas sin al anagramdonacoj ricevitaj de nia aŭskultanto Bogusław Ubik-Perski. Kun nia antaŭmikrofona gasto, Przemek Wierzbowski el Bjalistoka E-Societo ni interparolas pri eldona/ota tuta verkaro de Julio Baghy kaj pri lia tradukado de fama romano de Lem „Solaris”. Komence en la kulturkroniko ni informas pri transdono de la verkaro de Szymborska al Monda Arkta Arkivo, kaj pri restaŭrita historia Pasiona Kurteno, kies fragmento kiel interreta foto akompanas nian programinformon. Ni mallonge felietonas pri la muzika ornamo de Karesmo kaj Pasko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, pliaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.