Laŭ iniciato de la Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko aperis publikaĵo dediĉita al muzulmanaj tombejoj en Pollando. Ĝi enhavas informojn pri historiaj kaj nuntempaj nekropoloj de la polaj islamanoj. Aktuale sur la tereno de Pollando troviĝas sep iliaj tombejoj, inkluzive de du daŭre funkciantaj kaj agnoskitaj kiel Historimonumentoj en la lokoj Bohoniki kaj Kruszyniany (en la nordorienta Pollando). Tie vivas plej multnombraj grupoj de polaj tatardevenaj muzulmanoj. La tombejo en Kruszyniany estis establita plej verŝajne fine de la 17-a jarcento, ĝia plej malnova tomboŝtono devenas el 1696. La alia muzulmana nekropolo en Bohoniki estas taksata kiel la plej granda kaj devenas el la 2-a duono de la 18-a jarcento. Ĝia plej malnova tombo devenas el 1796. Malmultaj scias, ke ankaŭ en Varsovio troviĝas funkcianta muzulmana nekropolo. Ĝi konsistas el du elementoj – Muzulmana Tatara Tombejo kaj Muzulmana Kaŭkaza Tombejo. La libro estas eldonita en la pola lingvo kun la tradukoj en la anglan kaj araban lingvojn. Ĝi entenas informojn pri validaj regularoj en la tombejoj, pri entombigo, pri la viziteblecoj kaj kontaktoeblecoj. La publikaĵo estas konsultebla elektronike en la kolekto de Tatara Biblioteko, www.bibliotekatatarska.pl.

El la elsendo 14.03.2021. Legas Maciek – 1′ 28″