Sub la devizo Muzikaj Pontoj kvar muzikaj institucioj decidis pri kunlaboro. Temas pri la Filharmonio de Krakovo kaj la krakova Muzika Akademio, Capella Cracoviensis kaj Societo de Ludwig van Beethowen. Kadre de la kunlaboro estos realigata cikloj da koncertoj kaj okazos edukaj eventoj por studentoj en Krakovo kaj ĝia regiono, en Pollando kaj en la mondo. La ideo kreiĝis dum la pandemio, kiam homoj estis administracie distancigitaj de la arto kaj de la kulturinstitucioj devis serĉi novajn agadeblojn. Por la lastaj tagoj de marto estis planitaj kadre de la kunlaboro tri realtempaj koncertoj. Oni premisis, ke pro la pandemiaj rigoroj, la koncertoj povos esti registritaj kaj aperos en sociaj medioj aŭ sur la platformo playkrakow. Estas planite, ke dum la septembra Festivalo Szymanowski-Pollando-la Mondo la kunlaboro de la institucioj akiros internacian dimension dank’ al reala partoprno de eksterlandaj gastoj. Kvankam la kunlaboron kadre de Muzikaj Pontoj inaŭguris kvar krakovaj institucioj la iniciato estas malfermita por ĉiuj aliaj interesitaj kunaborantoj.

El la elsendo 19.03.2021. Legas Maciek -1′ 15″