Ludu

La 1050-a E_elsendo el la 24.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni parolas pri la preparstato al la 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la solenata en Pollando hodiaŭ Memortago pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito, al la Eŭropa Instrumento por Paco (EPF) kaj al brazilaj esperantistoj en dokumenta filmo de la pola televido. Nia sciencrilata temo traktas la progresojn de neŭromerkatiko. En la elsendo ni prezentas la kanzonon „Tial mi kuras rapide”, kiun kantas Evandro Avellar. La programapuda interreta foto prezentas la omaĝtabulon senvualigitan hodiaŭ en la varsovia bestoĝardeno omaĝe al ge-roj Żabiński, kiuj en sia vilao savis dummilte centojn da judoj. Aparta felietono pri profesoro Żabiński estas aŭdebla en nia 241-a elsendo E_elsendo el la 28.06.2013. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.