Ludu

La 1045-a E_elsendo el la 06.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono rilatas al la simptomoj de la proksimiĝanta printempo. Al tiuj apartenas revenantaj cikonioj, kiu fakto spronis nin doni la atenton al ĉi tiuj sopiregataj printempoaŭgurantoj. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunujara eldono de la evento „Novaj Epifanioj”, al la speciala semajnfina itinero en la varsovia Reĝa Kastelo destinita al virinoj, al novaj objektoj en la pola listo de kultura heredaĵo. Reference al la Gazetara Komuniko de UEA ni alrigardas sukcesojn de la nunjara kampanjo ĉirkaŭ Tago de la Gepatra Lingvo. Muzike ni proponas kiel apartan ornamon de la felietono malnovan kanton de Ramona van Dalsem „Printempo”. Ni informas kun muzikcitaĵo pri la la ĵus aperinta oficiala muzikvideo de BaRok-Projekto „Sola hirund’” https://www.vinilkosmo-mp3.com/…/177-%C4%B5. La programinformon akompanas interreta foto de la tolaĵo de Józef Chełmoński „Cikonioj”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.