La 50-jariĝo de la decido rekonstrui la varsovian Reĝan Kastelon ricevos apartan kadron en la formo de kvar grandaj ekspozicioj. La 23-an de marto estos inaŭgurita ekspozicio „Artverkoj el Vatikano”. Origine ĝi estis planita por la 100-a naskiĝdatreveno de Johano Paŭlo. Ĝi daŭros du monatojn kiel renkontiĝo kun ĉi tiu elstara homo kaj granda polo. Akompanos ĝin artverkoj de la itala pentroarto pruntotaj el la Vatikanaj Muzeoj. La dua ekspozicio inaŭgurota la 2-an de majo okaze de la 230-a datreveno de la 3-amaja Konsititucio havas la temon „Polaj elitoj kaj falo de la Respubliko”. La ekspozicio relefigos ne sole la esencon de ĉi tiu principa akto, sed ankaŭ la socian kuntekston de ĝia proklamo. La sintenon de tiuj, kiuj ĝin kunkreis aŭ estis atestantoj de la verkoprocezo kontraste al tiu de ĝiaj kontraŭuloj, gvidantoj de la komploto Targowica. Por la 28-a de junio estas planita la tria el la grandaj ekspozicioj. „Nederlando el la tempo de Rembrandt” prezentos 200 plej valorajn kaj plej interesajn verkojn de la 17-jarcenta nederlanda arto el la polaj kolektoj. Aparta eksponaĵo venigota el Nederlando estos portreto de Jan Makowski la bofrato de Rembrandt. La tuton kompletigos tri nederlandaj pejazaĝoj el la kolekto de la londona Dulwich Picture Gallery. La 10-an de novembro estos inaŭgurita la lasta el la kvar ekspozicioj „Caravaggio kaj aliaj majstroj. Verkoj el la kolekto de Roberto Longhi”. Temas pri la itala arthistoriisto, kuratoro de ekspozicioj dediĉitaj al la pentroarto de Caravaggio, unu el la plej elstaraj ekspertoj pri la kreado de la barokepoka pentristo. Roberto Longhi estis ankaŭ konata artkolektanto. Unu el la plej valoraj verkoj el lia kolekto prezentotaj en Varsovio estas la tolaĵo de Caravaggio „Knabo mordita de lacerto”. La ekspozicion kompletigos 40 pliaj tolaĵoj de aliaj italaj kaj nordeŭropaj pentristoj. Plej multaj estos verkoj de artistoj en kies pentraĵoj videbliĝas la influo de artaj solvoj elleboritaj de Caravaggio.

El la elsendo 19.02.2021. Legas Gabi – 2′ 38″