Pli ol 7 mil arĝentajn kaj 4 orajn monerojn retrovis arkeologoj en la vilaĝo Újlengyel, ĉirkaŭ 50 kilometrojn for de Budapeŝto. Ĝi devenas el la 20-aj jaroj de la 16-a jarcento, do el la periodo kiam la reganto estis Ludoviko la 2-a Jagelonido. La ujo estis retrovita en kultivebla grundo proksime al la loko, en kiu en 2019 estis retrovitaj 150 moneroj. La aĉetopovo de la nun retrovita trezoro ebligis en 1520, kiam plej verŝajne la moneroj estis kaŝitaj, aĉeton de sep ĉevaloj, aŭ aktuale de luksa aŭtomobilo.
La plej malnova monero estas la romia arĝenta denaro kun la vizaĝo de la cezaro Lucius Verus reginta en la jaroj 161-169. La plej novaj ligiĝas kun la regado de Ludoviko la 2-a Jagelonido, kiu regis en Hungario en la periodo 1508-1956 kaj ekde 1509 estis ankaŭ la reĝo de Ĉeĥio. La oraj moneroj troviĝintaj sub la dua fundo devenas el la tempo, kiam regis Matiaso la 1-a. Estis trovita ankaŭ monero emisiita de papo Pio la 2-a.
Laŭ la hipotezo de la laborantoj de Ferenczy-muzeo la kaŝo de moneroj ligiĝis kun la tiuperioda turka invado, kaŭzinta i.a. faligon de la Jagelona dinastio.

El la elsendo 22.01.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 37″