Rekte antaŭ la Kristnasko atingis la Redakcion du E-periodaĵoj, al kiuj hodiaŭ mi volas doni ioman atenton. Ni komencu de la decembra, kvina numero de „Esperanolehti”. La inaŭguraj vortoj de la prezidanto Tuomo Grundström pensigas la leganton pri la prepozicioj „inter, kontraŭ kaj kun” en la kunteksto de limoj. Liajn ĉi-rilatajn rezonadojn mi konsideras gravaj sojle de la nova jaro, kiu kiel ŝajnas – legante diverslandajn aktualaĵojn – firmigos negativaĵojn ligitajn kun la pandemio. Al pandemio tiukuntekste referencas la aŭtoro mem memorigante: „Limoj inter landoj estas konkretaj. Tion ni dum ĉi tiu jaro 2020 respertis pli konkrete ol plimulto el ni povas memori. Pro la pandemio registaroj strikte limigis internacian trafikon, kaj en multaj ŝtatoj kaj regionan eĉ landan”. Kaj reference al la menciitaj de li limrilataj prepozicioj mi plene konsentas kun lia konkludo: „La ĉelima prepozicio estu ne kontraŭ, sed kun. Trans limo, regiona, nacia, ŝtata, ĉiu ajn, estas io aŭ iu kun kiu ni rilatas. Limoj staras inter ni, kaj interdependeco etendiĝas trans ili. Transpaŝi limojn estas elekti kunecon anstataŭ kontraŭeco. Helpi tion celas nia komunlingva ideo”. La organo de E-Asocio de Finnlando aperigas ĉi-numere ampleksajn fragmentojn de la intervjuo kun Osmo Buller el la reta sezonoj.ru, kiu estis farita okaze de la 70-jariĝo de la eksa Ĝenerala Direktoro de UEA. Sed antaŭ ol Osmo Buller ekspostenis en Roterdamo li komencis sian aktivadon kiel meza esperantisto kaj por ni en E-Redakcio estas ĉiam kortuŝe sekvi lian deklaron, ke al la E-komunumo alkondukis lin kiel radioŝatanton niaj elsendoj de la publika Pola Radio. El la menciita intervjuo multon ni ekscias pri diversaj aspektoj de lia laboro en la CO, sed ankaŭ pri lia ekstermovada politika kaj socia vivo en Finnlando antaŭ kaj post la vivo en Roterdamo. Min, kaj verŝajne multajn aliajn, devas pensigi lia klarvida retrorigardo al momentoj, kiuj kiel kunruliĝantaj ŝtoneroj, alkondukis al la krizo de UEA, en kiu la subtaksado de la CO kaj daŭra malfortigado de ĝi ŝanceligis la forton de la Asocio. Sed Buller ne estas obstina. Li ne kaŝas, ke „pro la pandemio nia kiel ĉiuj aliaj movadoj devis evoluigi virtualajn agadformojn”. Sed samtempe li avertas „Oni tamen ne blindiĝu de ili, ĉar vera sento de kunpartopreno kaj komunumeco kreskas en ĉeestaj renkontiĝoj, kiujn virtualaj surogatoj ne povas anstataŭi”. La citata intervjuo kun Osmo Buller okaze de lia 70-jariĝo en novembro 2020 havas emfazan titolon „Mi ne bezonas penti”. La titolon „Mi fieras pro…. ” mi donus al lia deklaro pri la preferata, ŝatata laboro dum la oficado, kio estis redaktado, kunpensado kun revuredaktoro por la rubriko „Malferme”, „kies ideo – kiel li atentigis malfierinde – lastatempe iel perdiĝis. Tiel ankaŭ pri Gazetaraj Komunikoj, kies lingvon, stilon kaj formon mi ne plu rekonas kiel ion fonditan de mi”. Bedaŭrinde mi devas samopinii kun tiu konstato de Osmo Buller, ke la lingva sinprezento de la GK-oj iĝis forpuŝa, same kiel la nuna lingvouzo de UEA pli ĝenerale”. Sed ne tio estu la fincitaĵo el la intervjuo kun la eksa Ĝenerala Direktoro de UEA. Trankvile filozofiema kaj optimisma estas la konstato: „La vivo iras laŭ unu vojo, kaj mi ne plendas pri la mia. Eĉ se mi spertis en Esperantujo la plej malfeliĉigajn aferojn en mia vivo, mi renkontis vere multe da interesaj kaj bonaj homoj, kiuj pliriĉigis mian vivon. Mi ne bezonas penti”. La revuo de finnaj esperantistoj abundas je multaj gravaj informoj por la komunuma vivo. Mian atenton kaptis la vortoj de tri kantoj en E-vesto – Himno al Patrolando, Kanto de hejmlingvo kaj Ho, mia koro – ĉiuj ludantaj per la korkordoj de amo. Mian korkordon tiklis aldone la omaĝa artikolo honore al Tapio Sormunen, multjara finna aktivulo, kiun antaŭ jaroj mi ofte renkontis okaze de liaj vizitoj en Pollando kaj nia redakcio, pri kiu cetere hodiaŭ ni telefone interŝanĝis rememorojn kun Andreo Pettyn.
Preskaŭ samtempe kun „Esperantolehti” la redakcion atinigis la oktobra numero de „La Revuo Orienta”. La periodaĵo de Japana E-Instituto ĉi foje proksimigas en la rubriko „Esperanto kaj mi” la silueton de honora membro de UEA, konata ĉeha aktivulo, eldonisto Petro Chrdle. Mikaelo Bronstejn felietonas pri „La artoj elvivi en la postsoveta Rusio”, kiu verdire traktas la adaptiĝadon de la sovetunia socio al la realo en malkomponiĝanta ŝtatego, kaj enhavas elementojn komunumajn por aliaj landoj, kiuj sendependiĝis disde la sovetunia protekto. La dankvortoj de SASAKI Teruhiro pro la premio Ossaka-2020 ne nur memorigis mian personan renkontiĝon kun la laŭreato, sed krome liveris multajn konojn pri lia riĉa e-ista aktivado post lia deĵorado kiel la universitata lekcianto. Kortuŝe estis konstati korme, ke ankaŭ li apartenis al la radioaŭskultantoj, inter alie de niaj polaj radioprogramoj. Sed kompreneble al la gratuloj ni aliĝas aparte pro lia traduka laboro de japanaj kaj ĉinaj klasikaĵoj en Esperanton!
De ĉie venas informoj pri la pandemio. Ilin enhavas novaĵoj hokitaj de Okita, konstanta rubrikestro de „la Revuo Orienta”. Ĉi-foje pri la trankviliga korefiko de la supaperigado de la budhismaj sutroj”.

El la elsendo 12.01.2021. Legas Barbara – 7′ 58″