Ludu

La 1029-a E_elsendo el la 08.01.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En la abundaj komencaj kulturkronikaj informoj ni parolas pri pentraĵoj perdiĝintaj aŭ ŝtelitaj dum la 2-a mondmilito revenintaj aŭ revenontaj al Pollando, krome pri baldaŭ restaŭrota tolaĵo de probable Lucas Cranach en la konservista laborejo de Wawel-kastelo. Hodiaŭ la E-poezio en nia elsendo aŭdiĝas en muzika vesto. Temas pri „La Vojo” de Ludoviko Zamenhof, kiun kante interpretas Gianfranco Molle. Ĝuste tiu ĉi fama, forpasinta itala E-kantisto patronas al la laŭvica eldono de la muzika konkurso de Itala E-Federacio, pri kio ni informas sekve. Multan lokon okupas en nia hodiaŭa programo Leterkesta programero. Finas ĝin dediĉa kanto por niaj subtenantoj. Ni elektis kiel dankesprimon la kanton de Feri Floro „Ni kompatu nin”. La hodiaŭan programinformon akompanas interreta foto prezentanta la unusolan tolaĵon de Frans Post en Pollando kun brazila pejzaĝo, kun signita fortranĉo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.