Ludu

La 1028-a E_elsendo el la 05.01.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Jam la 104-an fojon ni proponas sekvi kun ni fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence ni referencas al la morgaŭa festo de Epifanio kaj tiurilate ni prezentas fragmenton de la pola kristnaska kanto pri Tri Monarkoj en la plenumo de Anna Osmakowicz. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la grandkvanta bredado de karpoj en Pollando kaj al la pandemia tempo, kiu favoras la propatrecajn sintenojn. La kronvirusa kroniko rilatas al la kontraŭvirusa vakcinado. Nia scienca temo estas dediĉita al la malkovroj pri DMT kaj ĝia efikado je neŭronoj.
La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas epizodon de la pasintjara Epifania Parado en Varsovio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe – pro teknikaj kialoj – ili ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.