La Mazovia Muzeo en Płock, en la centra Pollando, disponigis en la reto parton de la porokaza ekspozicio kun la bibliografiaj arkivaĵoj de la muzeo ekde la 9-a ĝis la 18-a jarcentoj. Troviĝas inter ili manuskriptoj kaj malnovpresaĵoj de la Scienca Societo de Płock, solenanta nunjare sian 200-jariĝon. Inter ili temas pri pergamena paĝo el la biblia Libro de la Saĝo, „Expositio super toto Psalterio” de Joannes de Turrecremata, la plej malnova pola reliefa presaĵo el 1471, „La Dia Komedio” de Dante Alighieri el 1478 kaj ankaŭ la unua eldono de „De revolutionibus orbium coelestium” de Mikołaj Kopernik el 1543. La interreta ekspozicio enhavas krome la unuan presitan en la mondo libron pri raketoj „Artis magnae artilleriae pars prima” de Kazimierz Siemienowicz el 1650 kaj la unuan eldonon de grafikaĵoj „Los Caprichos” de Francisco Goia el 1799. La ekspozicio „200 arkivaĵoj por 200-jariĝo de la Scienca Societo de Płock” inaŭgurita en oktobro estis planita ĝis decembro, sed pro la fermo de la muzeoj ĝi estas plidaŭrigota ĝis la 17-a de januaro 2021. La elektronika versio prezentas 50 el 200 eksponaĵoj en speciala interreta paĝo (dwiescienadwiescie.pl.).

El la elsendo 19.12.2020. Legas Maciek – 1′ 34″