Ludu

La 1024-a E_elsendo el la 22.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas arkivan interparolon de nia iama kolego, Andrzej Pettyn kun William Auld pri la temo „Humuro en la skota maniero”. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la raporto pri tio, kiel poloj kiel informadika socio progresis en 2020. La kronvirusa kroniko koncentriĝas pri vakcinoj kontraŭ Kovim-19. Niaj sciencbultenaj temoj koncernas la scienckampajn aktivadojn de la Poznana Universitato kaj de la 10-jariĝinta varsovia scienca centro Kopernik. Muzike akompanas nin Anjo Amika per fragmento de la kanzono „Jen flirtas rev’”. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la 10-jariĝinta nunjare varsovia Scienca Centro Kopernik. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe – pro teknikaj kialoj – ili ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.