Ludu

La 1023-a E_elsendo el la 19.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa E-elsendo ni gastigas antaŭ nia mikrofono la aŭtoron de interreta paĝo „Proverboj en Esperanto”, Rob Keetlaer el Nederlando, kun kiu ni interparolas pri la ideo ĝin establi kaj pri la planoj ĝin evoluigi http://www.robkeetlaer.nl/esperanto/proverbaro/index.html. Hodiaŭ ni felietone invitas al plia fama parko de Varsovio, Ujazdowski-parko. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la veninta jam al Pollando Paca Lumo de Bet Leĥem, al la reta ekspozicio kun valoregaj objektoj de Scienca Societo de Płock, pri amasaj novembraj vizitoj en la polaj reĝaj rezidejoj. En la E-komunuma segmento ni informas pri novaj membroj de la Panteono de edukado.net kaj pri tri novaj kursoj rilataj al Esperanto en la Jagelona Universitato https://bit.ly/37MIYye, al kiuj necesas tre badaŭ aliĝi pere de la adreso: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com La apudanta la programinformon foto prezentas fragmenton de Ujazdowski-parko en Varsovio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.