Ludu

La 1021-a E_elsendo el la 11.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la laŭvican felietonon pri Koninda Polo, verdire konindaj poloj kaj ilia arkeologia laboro en Egiptio, aparte en la kunteksto de la retrovita de ili kaj rekonstruita Templo de Hatŝepsut. Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjara konkurseldono por la plej bela kristnaska kripeto en Krakovo, kiu okazas jam de 78 jaroj. La alia rilatas al la portempe ekspoziciata en la Nacia Muzeo en Vroclavo (el la loka Arkidioceza Muzeo) elstara tolaĵo de Lucas Cranach Aĝa „Madono sub abioj”. En la E-komunuma segmento ni referencas al speciala mesaĝo de UEA lige kun la pasinta hieraŭ Tago de la Homaj Rajtoj. Krome ni prezentas soninformon de Przemek Wierzbowski el Bjalistoka E-Societo pri ĝia plej nova, jam realigata internacia projekto. En la fino ni proponas mallongan leterkestan renkontiĝon. Ni aŭdas fragmente la kanzonon de Merlin „Alia mondo”. La apudanta la programinformon foto prezentas la malkovritan de polaj arkeologoj faman Templon de Hatŝepsut en Egiptio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.