Ludu

La 1020-a E_elsendo el la 08.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono la prezidanton de la Bjalistoka E-Societo Przemek Wierzbowski, antaŭtage de la semajnfinaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko. Komence krom kronvirusa kroniko ligita kun la vakcinoj kontraŭ Kovim-19 en iuj eŭropaj landoj ni prezentas aktualaĵojn pri la importado de vizaĝmaskoj kaj pri la malkreskanta laboroferto pro pandemio sur la eŭropuniaj merkatoj. Nia sciencbultena temo estas dediĉita al la malkovroj de pramalnovaj surrokaj pentraĵoj en Kolombio. Muzike akompanas nin fragmente kanzono el la KD eldonita okaze de la Adelajda UK „Unu voĉ’”. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas fragmenton de la surrokaj prahistoriaj bildoj malkovritaj en Amazonio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe – pro teknikaj kialoj – ili ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:  https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.