Ludu

La 1016-a E_elsendo el la 24.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭa literatura segmento enhavas la 102-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj – krom kronvirusa informo – rilatas al la kreskanta eksporto de polaj nutraĵoj, al legomoj kaj fruktoj en la pola menuo kaj al junaj eŭropanoj, inkluzive polojn, kiuj forlasas la familian hejmon. La sciencbultena temo koncernas pliajn esplorojn pri la polua efiko de artefarita lumo. Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „La grizeco” de i.d.c. el lia albumo „Signoj de viv’” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la frukta kaj legoma menuo de poloj. En la unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn – bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo ankaŭ estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.