Ludu

La 1015-a E_elsendo el la 20.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al unu plia parko de Varsovio, antaŭ kelkaj jaroj agnoskita kiel la plej bela en Pollando kaj la tria plej bela en Eŭropo. Temas pri Skaryszewski-parko, kiu portas la nomon de Ignacy Jan Paderewski. La komencaj kulturtemaj informoj rilatas al la komenciĝanta hodiaŭ en Tokio Pola Filmfestivalo, pri la 2021-a jaro en Bjalistoko kiel Jaro de Branicki kaj pri la jubileo kaj distigo de la varsovia koruso Sonus Innumerabiles. En la E-komunuma segmento ni dediĉas la atenton al la reta 5-a Memorialo omaĝe al Lucija Borčić. Ni aldone prezentas la rezultojn de la 4-a tradukkonkurso Lucija Borčić. Ni ne sole parolas pri poezio. Poezio aŭdiĝas en la fina parto de la elsendo. Ni prezentas la deklamon de Kalman Kalocsay de lia poemo „En ĝarden’ somera” devenantan el KD „Tiel sonis….E-lietarturo”. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per la fragmentoj de la kanzonoj „Kiam mi restas sola” kaj „Valso por amikoj”. La apudanta la elsendon reta foto bildigas fragmenton de Skaryszewski-parko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.