Ludu

La 1011-a E_elsendo el la 06.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia laŭvica felietono el la ciklo „Koninda polo” estas dediĉita al Edward Jan Habich, pola inĝeniero kaj matematikisto, honora civitano de Peruo, kies 111-a mortodatreveno pasis antaŭ kelkaj tagoj. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas distingojn atribuitajn pro la pola-egipta arkeologia kunlaboro; novan Historimonumenton, kiu estas komplekso de historiaj minejoj de la ŝtona karbo en Zabrze; Virtualan ekspozicion de Ossolineum „Ora Epoko”. En la E-komunuma segmento ni informas pri la kunlabora projekto Reta Edukado Nun; ni prezentas komunikon pri IKU dum UK en Belfasto 2021. Muzike akompanas nin Kjara per fragmento de la kanzono „Vi retrovos min” el la KD Blua Horizonto kaj Kore per la fragmento de la kanzono „La sonĝoj” el la KD „Kia viv’” – ambaŭ eldonitaj de Vinilkosmo. La apudanta la elsendon reta foto bildigas la minejon Guido, kiu eniras komplekson de tri minejoj de ŝtona karbo agnoskitaj Historimonumento en Zabrze. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.