Ludu
La 1007-a E_elsendo el la 23.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Tradicie nian elsendon komencas kulturaj informoj, kiuj hodiaŭ rilatas al la laŭreatoj de la konkurso por la plej grava muzea evento Sybilla 2019. Sekve ni informas pri polino, kiu ekde 2021 gvidos la ĉeĥan Nacian Artgalerion. Antaŭe ni prezentas informon pri novaj kronvirusaj rigoroj en Pollando validaj ekde plej proksima sabato. En la daŭro de la elsendo aŭdiĝas ampleksa E-komunuma segmento. Ni informas pri la reta prelego pri „Polaj Esperantistoj, kiel lokaj internaciistoj” la 27-an de oktobro, organizita de Germana Historia Instituto pere de ĝia zoom-kanalo (h. 14.00 – us02web.zoom.us/j/83513370147). Pri la nova murpentraĵo (muralo) en Bjalistoko, en kiu kiel loka gravulo aperas i.a. Ludoviko Zamenhof, pri la rezultoj de la literatura konkurso „Hristo Gorov – Hrima”; pri nova plurlingva vortaro de pola esperantisto Edward Kozyra. Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon. Muzike ni memorigas la kanton de jOmO kaj Mayoma „Nokt’ sen dormo” el la KD Afrika Kompilo de Vinilkosmo. La apudanta la elsendon publika foto prezentas bjalistokajn lernantojn, kiuj pentris  la murbildon kun i.a. Ludoviko Zamenhof. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.