Ludu

La 1004-a E_elsendo el la 13.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas. Komencaj aktualaĵoj ligiĝas kun la pandemio. Krom la kronvirusa kroniko ni informas pri la tiuperioda financa bonfarto de poloj. Ni informas ankaŭ pri la ĵus proklamita en Usono Tago de generalo Kazimierz Pułaski. La sciencbultena temo koncernas la malkovron de freŝa glacio sur Encelado. „Ĉu timigas la ombro”, kiun ni prezentas fragmente devenas el la bita albumo de „La Perdita Generacio” aperigita ĉe Vinilkosmo „Ĉiuj ni amegas Usonon”. La interreta foto ĉe nia programinformo koncernas la fabeleskan aspekton de Encelado, al kiu rilatas nia sciencbultena informo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi dokumentajn ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon.