Ludu

La 997-a E_elsendo el la 19.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en la komenco ni informas pri du sekveblaj eventoj en la reto. Kvankam nunjare ne povas fizike okazi ARKONES, ĝia teamo invitas per sia jutuba kanalo sekvi historiajn filmojn pri arkonesaĵoj el la jaroj 1991-2006 – https://www.youtube.com/channel/UCsE-SaUg9Vd89EeA56fSzzw. Baldaŭ okazos KAEST2020 – pliaj detaloj ĉe https://eventaservo.org/. Nia kulturtema kroniko informas pri ekspozicioj – unu dediĉita al la bibliofilia pasio de reĝo Sigismundo Aŭgusto, la alia al pentraĵoj de Tommaso Donabella. La urbo Kalisz anoncis Jaron de Fibiger-familio. Al tiu temo estas dediĉita nia felietono. En la E-komunuma segmento ni informas pri Grabowski-premio 2020 kaj fine invitas por leterkesta programero. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de „Se vi amas”, kiun la unuan fojon ili plenumis dum Arkones. Ni prezentas ankaŭ fragmente la kanzonon „Ĉe lignofajro” en la plenumo de Irina Vorobjova kaj Andrej Buzikov. La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas historian pianon el la fabriko de Arnold Fibiger. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN eblas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo konforme al individua bezono eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj.