Ludu

La 996-a E_elsendo el la 15.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ reference al la pasinta lastvendrede mortodatreveno de William Auld ni memorigas el nia arkivo fragmenton de nia literatura elsendo dediĉita al la Infana Raso, enhavanta recitadon de la poemo. Komence de la elsendo ni donas la atenton al la probablo de la vivo sur la Venuso, sed nia sciencbultena temo rilatas al la supozo de la postglaĉera origino de la rivervaloj sur la Marso. La komencaj aktualaĵoj diversfacete koncernas la daŭrantan pandemion. Temas pri malefikeco de la distanca laboro, kronvirusa kroniko kun informo i.a. kiel la pandemio ŝanĝis la kutimojn de poloj. Ni informas ankaŭ pri la pruntopropono de EU por ĝiaj landoj cele supervenkon de la ekonomia krizo. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la hodiaŭa sciencbultena temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon.